Aŭtoro: Sándor Petőfitraduko de: Kálmán Kalocsay

Jam pendas la liuto...

Jam pendas netuŝate la liuto,
per kiu kantis mi pri la sufero,
pri la sufer' pro vi, karinjo mia,
kaptit' eterna de la tombkarcero.

Jam pendas netuŝate la liuto,
se ĝi ektintas en trankvilo reva,
ne sonas voĉ' de l' tuta instrumento,
nur unu aŭ alia kordo kreva.